以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Majaj koloroj (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=35326)

--  作者:mandio
--  发布时间:2013/5/21 9:11:43
--  Majaj koloroj (Sopir-al-sudo)

Majaj koloroj

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo

En majo

floroj en prosper’

disfloras ĉie sur mont’

kun aromo en aer’

ŝvebanta sur ter’.

 

Ruĝkolor’

sur la verda fon’

farbas arbojn helbrile

punktas sur freŝa gazon’

jen fajra sezon’.

 

Flav-ruband’

sterniĝas glime

ĝis la supro de l’ monto

nuance malproksime

vere senlime.

 

Kiel gaz’

blanka la kolor’

strias kruce libere

muare en suna glor’

per bela dekor’.

 

Purpuraj

pecoj en malhel’

kuŝas en herbaj tufoj

des pli elstare kun bel’

flagre en ventpel’.

 

Kia mond’

flora en somer’!

Naturo al homaro

prezentas ĝin per mister’

kun tuta ofer’.