以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Jadranka Miric: Dolĉaj ammemoroj (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=35327)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2013/5/21 13:08:59
--  Jadranka Miric: Dolĉaj ammemoroj (Sopir-al-sudo)

Jadranka Miric (Serbujo)

Dolĉaj ammemoroj

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo

Naturkant’.
Suno oriĝas
sur ĉiela arkaĵo.
Lanteme ĝi ruĝiĝas.
Jam vesperiĝas.

Eklumis
Lun’ aperanta.
Agrabla paca vesper’.
Pro zefiro blovanta,
pro vi pasanta.

Via vangoj
zebre strekitaj
pro ombreto falinta,
de la floro plukita
al vi donita.

Via rid’,
kiel venteto.
Tenera animkiso.
La rava hejmbildeto.
Jen mi — poeto.

Bluas stel’
alte sur ĉiel’.
Kosma bonvenon al mi.
Ĉu mi respondu iel?
Venkas lipmiel’.