以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Navigado en spaco (Mantingfang) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=35629) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2013/6/13 9:13:14 -- Navigado en spaco (Mantingfang) Navigado en spaco Gratulon al sukcesa pafado de Shenzhou-10 spacoŝipo —laŭ ĉinesko Mantingfang Sur dezerto spacoŝipo rekte leviĝas sor en aeron. Kun forta motor’ ĝi navigas cele al orbit’ en fiksa hor’. Ĝi flugas destinite por spac-esplor’. Kun kor’ sindona astronaŭtoj per mallangvor’ plenumas taskojn en spaco for. Jen por la homaro kaj patruj’ ili per fort’ kuniga certe agas en sukcesa glor’. *Mantingfang (Aromo plenas en korto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 11 kaj 12 versoj respektive de 446,45,634,345/ 2,344,54,634,345 silaboj, kun rimaranĝo de xxa,xa,xxa,xxa/ a,xxa,xa,xxa,xxa (x=senrima). |