-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2013/6/14 10:08:53
-- Kial oni elektas militon? (Sopir-al-sudo)
Jadranka Miric (Serbio) Kial oni elektas militon? --laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo Milito. Danĝera vorto. Kunportas malfeliĉon. Pere’ en ĉies korto. Tragika sorto.
Metodo mire varias. Iam palisumi, nun satelite magias. Popolo pias.
Invado sur batalkampo. Kaduka soldataro. Bruletas krucolampo. Surda homrampo.
Milito min sathororas. Sen indulgo longtempe. Malamo tre doloras . Dom’ ĉies ploras.
Preĝoj por malnova ponto, tuj malamon forigas . Depresio pro honto je fia konto!
|
-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2013/6/14 10:11:56
--
Jadranka Miric (Serbio) Felix Romuliana —laŭ ĉinesko
Sopir-al-sudo Palaco fama restadej’ Felix Romuliana. Sur la Magura tombej’ homoj -Dioj, ej’.
Apotez’ jes, unu el mil’. En ĥrista antaŭvesper`. La lasta pagana il’, por panjo kaj fil’ .
Fontano, blankaj kolonoj, skribaĵ’ sur arhivolto. Jes, por ontaj rekonoj. Eĥadas sonoj.
Belegas tiu labirint’ . Vidinda heredaĵo, atingita dia pint’, de unu mortint’.
Hodiaŭ popola rito de antikva Palaco. Jen, turista profito, pro panjomito. * En pasinta majo zajeĉaranoj festis 50-jariĝon ekde la unua trovita eltrovejo troviĝanta sur altaĵoj en Gamzigrad banloko (11km malproksime de la urbo Zajeĉar, situanta en la orienta parto de Serbio, en Timoka kaj Negotina regionoj). Danke al tiama arkeologo Dragoslav Srejoviĉ ekis grandaj arkeologaj laboroj kiuj donis multajn valorajn eltrovaĵojn kaj la plej granda kaj valora estis Palaco de romia imperiestro Gajo Maksimiliano en la komenco de nova erao (la 2a kaj 3a jarcento). Hodiaŭ ĝi estas unu el multaj komunaj eŭropaj heredaĵoj.
|