以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Bondeziroj ĉe Printempa Festo (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=38314)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2014/1/30 12:02:37
--  Bondeziroj ĉe Printempa Festo (Dekses-Silabo)

Bondeziroj ĉe Printempa Festo

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo

Jen

la Novjaro de ĝojplen’

alvenas

kun salut’ kaj ben’.

 

Jam

meritoj de tuta gam’

forpasis

kaj vanta aklam’.

 

Ne

kuŝu sur inta ide’

stagniga

malutila tre.

 

Plu

ekmarŝu sen ajna sku’

agu kun

pli da kontribu’.

 

En

nova jaro ni kun pen’

pli granda

por verd-entrepren’.