以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Al lernejkamaradino (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=38323)

--  作者:eto
--  发布时间:2014/2/2 12:01:18
--  Al lernejkamaradino (Sopir-al-sudo)

Jadranka Miric (Serbujo):

Al lernejkamaradino

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

La lasta
saluto al vi.
Kolektiĝis amikoj.
Kor’ ne povis elteni.
Ĉesis tiktaki.

Surprizo.
Doloro kaj plor’.
Vi akuŝis kaj flegis.
Ĝoigis vin ĉiu mor’.
Bona ina kor’.

Suferis
vi dum militoj.
Ne ĉiuj iĝis homoj.
Ja, multe da krimuloj.
Mankis estimoj.

Nenio
iĝis facila.
Via redonita domo
iĝis hela bonstila.
Je rigard’, brila!

Ve, fino.
Nun ripozu, vi.
Senmorta estos memor’.
Belaj rozoj nur por vi.
Adiaŭ ĵiĵi.
La poemon mi dediĉis al mia lerneja kamaradino živka-žiži -ĵiĵi radivojeviĉ -ubiparip, forpasinta la 27an de januaro 2014.