以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Jadranka Miric: Kulo kaj taŭro—pli da bruo ol faro (Pozhenzi)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=38883)

--  作者:viktoro
--  发布时间:2014/3/22 10:07:19
--  Jadranka Miric: Kulo kaj taŭro—pli da bruo ol faro (Pozhenzi)

Jadranka Miric (Serbujo)

Kulo kaj taŭro—pli da bruo ol faro

—laŭ ĉinesko Pozhenzi

Sur herbejo kulo
surdorsiĝis ĝue
al taŭro. Ĉu torei
aŭ esti reĝo plue?
Miris kul’ brue.

Ĝi nenifaranta
enuiĝis ege.
Sed vento ekblovanta
forblovis ĝin forege
ja, tutbruege.

Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)