以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Jadranka Miric: Leono kaj delfeno (Pozhenzi)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=38887)

--  作者:viktoro
--  发布时间:2014/3/22 10:25:19
--  Jadranka Miric: Leono kaj delfeno (Pozhenzi)

Jadranka Miric (Serbujo):

Leono kaj delfeno

(Malutila alianco)

—laŭ ĉinesko Pozhenzi

Ĉe marbordo bela
amikiĝis reĝoj,
la surtera kaj mara.
Konsilis pri la helpoj
en malfeliĉoj.

Al diablo! Taŭro
venkos min. Delfeno,
helpu min, kriis leon’.
Damna sort’, vea peno.
Nia malbeno.

Se vi deziras sin protekti trovu la aliancanon ne nur volan sed eblan helpi vin.

Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)