-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2014/6/17 8:15:05
-- Spektado al kolzofloroj (Sopir-al-sudo)
Spektado al kolzofloroj —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Junie En varma sunlum’ zefiro tiklas blove kiel birda minca plum’ nin per milda rum’.
Sin sternas vasta mar’ en orkolor’ ondanta ĝis senlime — bela natura dekor’ jen kun bonodor’.
Abeloj flirtas zumsone dancante inter florar’ por poleno bezone nu, ĉisezone.
Ĉielo hele lazura kontrastas kun orflavo en ventpelo susura kun sent’ plezura.
Homoj ja vagas libere sur kolzaj kamporandoj por spektadi senpere ĉi-eksomere.
Ebrias koroj de homar’, ĉu pro natura belo aŭ pro miela nektar’ aŭ pro flava mar’?
*Sopir-al-sudo: (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|