以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Fiasko en amor’ (Niannujiao)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=40408)

--  作者:lily
--  发布时间:2014/8/6 8:08:00
--  Fiasko en amor’ (Niannujiao)

Fiasko en amor’

—laŭ ĉinesko Niannujiao*

I.

En la lito

kuŝante

mi brulas de pasi’

ĉe lia flank’

alglue

al korpa dimensi’.

en mia mens’

kirle bolas

seksa fantazi’

jam prete por

erupta afekci’.

 

Mi etendas manon

knedas karese

kacon de li,

tamen mola

ĝi restas

sen erekta funkci’.

Mi ĝin suĉas

kaj lekas lange,

li kun anksi’

skuas kapon

sen ajna energi’.

 

II.

“Mi jam ne plu

atendi

povas, mia sinjor’!”

Bedaŭrinde

li diras:

“Mi vere kun fervor’

volus ege

vin enveni

per ekscita bor’,

mi bedaŭras

pri kaca senlabor’.”

 

Mi ankoraŭfoje

forte incitas

lin jen dum hor’,

sed maldura

ĝi restas

kiel velkinta flor’.

Vana peno

ja min deprimas.

Kun kora plor’

mi renkontas

fiaskon en amor’.

 

*Niannujiao (Ĉarma kantistino): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 11 versoj de 436, 436,445,46 / 654,436,454,46 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa, xxa,xxa,xa (x = senrima)