以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Naturo minacas (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=40420) |
-- 作者:viktoro -- 发布时间:2014/8/7 10:02:50 -- Naturo minacas Naturo minacas —laŭ ĉinesko Queqiaoxian* Ho, denove granda tertrem’ skuas teron forte. homoj rifuĝas dise baraktas malbonsorte. Montoj glitas, domoj falas. Surtere malorde kuŝas ruboj betonaj. Frida vent’ pikas morde. Kiu povus ĝin reg-jungi? Ĉu l’ Budho aŭ la Di’? La Naturo rikanas pri homoj kun ironi’. La homaro ne dependas de ajna religi’, sed savu sin el danĝer’ memfide kun energi’. 05-08-2014 *Queqiaoxian (Feino sur piga ponto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 6 versoj de 446, 734 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa,xxa (x=senrima) |