以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Fiŝisto kaj monstro (Zhuzhici)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=40483)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2014/8/13 9:34:07
--  Fiŝisto kaj monstro (Zhuzhici)

Fiŝisto kaj monstro
—laŭ ĉinesko Zhuzhici*
Antaŭe ĉiutage
fiŝisto ĵetad-age
kaptis fiŝojn surmare
kaj revenis plenpake.

Foje laŭrutine li
ĵetis reton fojojn tri,
sed je lia desapont’
en ret’ troviĝis neni’.

Je la lasta ret-eltir’
li trovis reton kun mir’
tre peza kiel rokeg’
kuŝas firme sen deŝir’.

Li eltiris kun anhel’ 
la reton kun bronz-botel’
strikte fermita plumbe
per Salomona sigel’.

Li ĝin ovris tranĉile,
fum’ leviĝis palbrile
el ĝi ĝis alta aer’,
kirliĝis nub-simile.

Aperis monstr’ minaca
al li trema kaj laca
rikanis kaj kriaĉis
jen per voĉo aŭdaca.

Monstro falis subite
sur genuojn, ekscite
petis al la ĉielo:
“Ne min mortigu spite,

Ho, reĝo Salomono!
Mi al via ordono
ne plu turnos la dorson
kun obstina opono.”

Tuje venis al kompren’
fiŝisto sen ajna pen’
kaj kuraĝe demandis:
“La reĝ’ jam en mort-katen’

antaŭ jaroj mil ok cent.
Ĉio en nuna moment’
jam tute ŝanĝiĝis, do
kial vi enas por pent’?”

“Vi malbeninda ulo,
se vi plu kun ululo
maldece demandas min,
mi tuj faros vin nulo!”

La fiŝisto rapide
ĉuis al li malride:
“Kial vi min mortigos?
Ĉu mi agis perfide?”

“Ĉar vi min jam savis nu,
krom vi, al neniu plu
mi rakontu la jenon:
antaŭe kun granda ĝu’


--  作者:vejdo
--  发布时间:2014/8/13 9:34:53
--  

mi ja per malbona far’
kaj ribela kontraŭstar’
ne obeis al la reĝ’,
li do pro mia erar’

enmetis min kruele
en botelon forpele,
ĵetis ĝin en la maron
por fermi min karcere.

Enmare cent jarojn mi
Loĝadis, kaj pensis pri
Mia saviĝ’ el botel’
Kaj forlas’ de tie ĉi.

Se iu min sen motiv’
savos, mi dum lia viv’
faros lin pompe riĉa
kun lumbrila perspektiv’.

Cent jaroj jam pasis, sed
neniu venis en pret’
elsavi min favore
eĉ per malsaĝa rimed’.

Pasis kvar cent jaroj pli
neniu venis al mi
liberigi min elen
kun malgranda simpati’.

Tiam mi pensis ĵure:
kiu savas sekure
min dum ĉi tiu horo,
mi permesas lin nure

elekti l’ vojon de mort’.
Nun alvenas via sort’,
vi elektu laŭplaĉe
kiel morti en bonord’!”

la fiŝisto silente
ekpensis dummomente
kiel ja elturniĝi,
kaj parolis talente:

“Jes, mi mortos laŭvole.
La boteleto sole
kiel vian korpegon
entenas ja strangole?”

la monstro tre malsaĝe
enŝovis sin kuraĝe
en botelon tujtuje
volvis sin sendamaĝe.

La fiŝisto senmorne
tuj ŝtopis nekonsterne
la botelon, ĵetis ĝin
en maron por eterne.
      adaptita el Mil kaj unu noktoj
     13-08-2014
*Zhuzhici (Bambuoj): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep silaboj laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)