以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Disiĝo (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=41055) |
-- 作者:viktoro -- 发布时间:2014/10/17 9:28:05 -- Disiĝo (Sopir-al-sudo) Disiĝo —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Vi arbo estas, kaj mi vent’. Kvankam ni havas ŝancojn babili kun gaja sent’ en ofta renkont’, kaj amon inter vi kaj mi ni deziras sincere jen brulante de pasi’ sen ajna raci’, ni tamen per eterna am’ kunligiĝi ne povas, ĉar nur daŭras ĝia flam’ efemere jam. La vento ĉiame per blov’ flugas tien kaj tien, dum arbo sub ĝia ŝov’ foriras sen pov’. *Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |