以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Fortika sed malforta (Dekses-Silabo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=41165) |
-- 作者:lily -- 发布时间:2014/10/27 9:42:37 -- Fortika sed malforta (Dekses-Silabo) Fortika sed malforta —laŭ ĉinesko Dekses-Silabo Jam la antaŭludo de am’ sufiĉas por amora flam’. Li tordas sin kun ĝema kri’, fuŝpalpas preskau sen raci’. Pez’ de lia korpo per lez’ subpremas min jen ĝis frenez’. Per mola man’ mi kun tener’ avide palpas kun esper’ ĝis lia erekta penis’ karese per la fingra kis’. Sed, ho ve, je mia malkred’ ĝi mincas kiel cigared’. Kun giganta korpo en brun’ fortikas li vane jam nun. Kok’ lia kiel salikok’ molkurbas ja je mia ŝok’. Tre multe mi ĉe apoge’ suferas pro lia pane’. Jen mi ĝemas kun kora splen’ ba, vane malgraŭ mia pen’. Dekses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima) |