-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2014/11/20 9:53:33
-- Lupo kaj ŝafido (Sopir-al-sudo)
Lupo kaj ŝafido —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Soife ŝafid’ al rojo iras trinki la akvon klare puran kun ĝojo sur streta vojo. Subite jen renkontas ŝi la lupon tre mizere kiu serĉas kun mani’ manĝon tie ĉi. Ŝafidon vidas avide li kun streĉaj okuloj kaj paŝas malrapide al ŝi decide. Per pretekst’ kaj mava rimed’ li volas formanĝi ŝin por malsata ventr’ sen ced’ al la povra pred’. Li krias: “Vi malplezura fripono, kial faras vi la akvon malpura per kirlo nura. Mi volas severe pune deŝiros vian kapon trinkos sangon subsune jen ĝuste nune.” La ŝafid’ nun diras pete: “Se vi lupreĝ’ permesas, mi ja trinkos kviete for de vi prete malsupre de la rivero. Certe ne malpurigos mi akvon kun sincero kaj kun leĝero.” Li sakras: “Demono vere vi ’tas. Kiel aŭdaca vi kondutas, cetere, kaj malsincere. Ha, mi jam memoras klare, ke vi diris lastjare krudajn vortojn malŝpare kaj tenemare.” “Pardonon,” diris kuraĝe la ŝafido konvinke, “Ne unujaras aĝe mi, nur malsaĝe.” “Do certe ja via frato faris tion laŭvole. Ne alvenu kompato. Jen via fato!” Ŝi diras, “Ne fraton havas mi kaj vere ne kulpas. Via diro ne pravas, l’ intenco mavas.” La lupo ja hurlas krie: “Malgraŭe vi ja kulpas, ĉar mi malsatas plie jam senracie.” Dirante li ŝin tiras en la densan arbaron kaj forte ŝin disŝiras ŝmace elspiras. adaptita el fabloj de Krilov * *Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|