-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2015/1/17 9:30:22
-- Gruo kaj konko (Sopir-al-sudo)
Gruo kaj konko ĉina antikva fablo —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo Sur strando jen kun valvoj du malfermitaj la konko sunumas sin kun plenĝu’ sen ajna enu’. La gruo gvatas avide je ŝia franda karno. Li alflugas rapide ŝtele inside. Abrupte per tuja movo li pinĉas ŝian karnon firme kun beka ŝovo — rekta manovro. La konko tuj fermas bate siajn du valvojn strikte, la bekon senkompate mordas malŝate. La gruo diras cinike: “Se ne pluvos hodiaŭ, nek morgaŭ tutefike, jen vi panike timtremos je venanta mort’ pro la manko de akvo, elĉerpiĝos via fort’ laŭ l’ malbona sort’.” Replikas la gruo ruze: “Se mi ne forlasas vin en du tagoj rifuze kaj malekskuze, vi mortos triste mizere pro manko de manĝaĵo kaj malsat’ vin infere molestos vere.” Ili du ne volas cede kompromisi unue sed nur disputas plede ve, senrimede. Fiŝisto aliras ŝtele forkaptas ilin ambaŭ. Kiel agas malbele ili kverele! 2015-01-17
|