以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Vento en vintro (Dekses-Silabo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=42039) |
-- 作者:eto -- 发布时间:2015/1/20 10:12:52 -- Vento en vintro (Dekses-Silabo) Vento en vintro —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo Vent’ vintra en frosta ferment’ ekblovas el la firmament’. Son’ ulula per akra ton’ surdigas en brua impon’. Vip’ dura batas en disip’ malvarme jen ĝis homa rip’. Hom’ kaŝiĝas cede en dom’ kontraŭ ĝi kvazaŭ frid-fantom’. Ve, homojn al cerba pane’ ĝi pelas sen bona ide’. |