以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Sopire al mia amato (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=42289)

--  作者:lily
--  发布时间:2015/2/15 9:46:51
--  Sopire al mia amato (Sopir-al-sudo)

Sopire al mia amato
okaze de Valentena Tago 2015
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Al amat’
mia intima
mi sopiras ĉihore,
freneze ventanima
kun sent’ deprima.

Li perdis
ampovon nun jam
pro aŭta akcidento
kvazaŭ mortinta dinam’
sen ardanta flam’.

En memor’
mia lastjare
en ĉi tag’ ni amludis
enlite temerare,
familiare.

Murmure
sur korpo mia
li diris: “Mi ja volas.”
Li ekagis pasia
kun ĝemo kria.

Li lekis
kaj kisadis min
de supraj korpopartoj
manie kun kapoklin’
ĝis mia vagin’.

Mi ĝemis
tordiĝe forte
sub lia premo peza
mi movis min risorte
ĝuis komforte.

Post amor’
li kun ĝojoplen’
diris: “Donacon al vi
dum Tago de Valenten’.”
Jen lia fest-ben’.

Sed nune
mi nur kompate
karesas lin moroze
jen kun larmoj private
gutantaj ade.
        2015-2-14