-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2015/2/18 9:53:49
-- La serpento kun piedoj (Sopir-al-sudo)
La serpento kun piedoj ĉina antikva fablo —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Antikve mastro sincere por danke rekompenci siajn homojn ofere donacis vere al ili botelon da vin’, sed ĝi ja ne sufiĉis por drinko de ili kvin je ties deprim’. El ili deklaris unu: “Ni konkursu per pentrad’. Ni pentru serpenton, nu, ek, ne staru plu. Tiu ja rajtos plenĝue drinki l’ tutan botelon, kiu finos plej frue ĝin jen senbrue!” Ekpentris ili surtere per branĉo kiel penik’. rapide unu vere finis fiere. Tujtuje botelon li prenis, sed li ne pretis drinki, ĉar oni branĉon tenis kaj pentri penis. Li pensis: estas plibone fari serpenton bela per piedoj aldone al ĝi impone. Alpentris piedojn al ĝi li lante kun memfido. Tiam forkaptis de li ja botelon ĉi alia kiu pentris jam, kaj anoncis: “Mi gajnis, ĉar la lia ŝajnas ĉam’, ne serpent’ en sam’. Al serpent’ piedoj mankas. Ne ekzistas serpento kun piedoj, mi dankas, for vi flankas.” Dirinte tion rapide, li jen eltrinkis vinon nek honte nek timide sed ĝoje ride. La homo, kiu l’ unua finpentris la serpenton, stultis kun voĉ’ senbrua kun kapo skua.
|