以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Umefloroj sur monto (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=42320)

--  作者:viktoro
--  发布时间:2015/2/19 12:58:44
--  Umefloroj sur monto (Dekses-Silabo)

Umefloroj sur monto

—la ĉinesko Deskses-Silabo*

Vent’

blovegas el firmament’

severe

per frosta turment’.

 

Jam

ekestas neĝ-panoram’

la tero

sub blanka tatam’.

 

Sed

umefloroj ja sen ced’

rezistas

kontraŭ gel-obsced’.

 

Ĉi-

sezone kun energi’

disfloras

ili per magi’.

 

Per

bonodoro kun fier’

allogas

kolora prosper’.

 

Sur

monto ili kun plezur’

ne timas

premon de natur’.