以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Aĉetado de ŝuoj (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=43194) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2016/4/2 23:32:35 -- Aĉetado de ŝuoj (Sopir-al-sudo) Aĉetado de ŝuoj ĉina antikva fablo —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Malsaĝul’ en rur’ izola volis aĉeti ŝuojn en la bazaro fora por uz’ popola. Ĉe ekir’ la piedojn li mezuris tre zorgeme notis pri la dimensi’ kiel memorsci’. Sed tamen li forgesis jam la dimensi-rubandon hejme, kuris kiel ĉam’ brulanta de flam’. Ĉe l’ bazar’ li jen subite pensis pri la rubando forgesita mens-glite kaj pentis ŝvite. Li diris al vendist’ de ŝu’: “Mi la piedmezuron hejme jam forgesis, hu! Atendu min, ĉu? Revenos mi post ekpreno de l’ pieda mezuro.” Li hastis por reveno kun mava spleno. Kiam li ree al bazar’ iris kun mezurilo, jam ĉesiĝis negocfar’ nur ventis en knar’. Nature li iris vane por aĉeto de ŝuoj, reiris malplenmane stultis infane. Demandis aliaj al li: “Kial ne per piedoj provis la ŝuojn ja vi, tiele sen sci’?” “Ne strange,” li tre memfide respondis: “je piedoj mi ne kredas konfide sed je mi decide!” |