以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Efemera pasi' (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=43195) |
-- 作者:lily -- 发布时间:2016/4/2 23:33:54 -- Efemera pasi' (Sopir-al-sudo) Efemera pasi’ —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo Ni longe ludis jen en lit’ buŝ-al-buŝe, korp’ kun korp’, kaj jam ekardis ekscit’ kun seks-apetit’. Li ĝeme erektiĝis jen sed duondura mole, preta por amor-festen’ per kaca promen’. Konsciis malfortecon mi, kaj mi knedadis vigle kaj forte ĝin pli kaj pli por seksa ebri’. Subvoĉe li kriis ĝoje kaj l’ kaco jam malmole serĉe palpis dumvoje piĉon fojfoje. Kredeble mi jame ĉe l’ rand’ de paroksismo staris. Mi volis lin per kac-plant’ gasti por am-frand’. Tujtuje ĝi molis morte kaj haltis ĉe l’ apertur’ langvore kaj malforte amor-aborte. Terure mi en desapont’ dronis jen ĝis ekstremo, kun amor-avida ond’ falanta ĝis hont’. Pardonon li petis kun pi’ de mi kun ruĝaj vangoj en tono de agoni’. Ba, kia pasi’! |