以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Aŭtuna vento (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=43198)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2016/4/2 23:37:06
--  Aŭtuna vento (Dekses-Silabo)

Aŭtuna vento

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

Vent’

aŭtuna el okcident’

alblovas

je nia kontent’.

Ĝi

alportas friskon al ni

donace

per dolĉa ebri’.

Al

kampoj la ora vual’

ŝutiĝas

en gracia fal’.

Por

bonrikolto kun favor’

ni penas

kampe kun fervor’.

Vent’

aŭtuna el okcident’

alblovas

je nia kontent’.

Ĝi

jen ĝojon sendas al ni

sincere

kun sia pasi’.

Jen

amon ni per brakumplen’

kolektas

en aŭtunfesten’.

Vent’

aŭtuna el okcident’

alblovas

je nia kontent’.

Ĝi

donas fruktojn per magi’

al arboj

en pompa seri’.

Dank’

al aŭtun’, estas ne mank’

de feliĉ’

jen en nia sang’.