以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Sub la luno (Dekses-Silabo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=43201) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2016/4/2 23:40:56 -- Sub la luno (Dekses-Silabo) Sub la luno —laŭ ĉinesko Dekses-Silabo* Lun’ flagras surĉiele nun komforte en nuba brakum’.
Lum’ ĝia —jen opala fum’ filtriĝas tra nub’ de aŭtun’.
Per tremaj briloj kun leĝer’ karesas amparon sur ter’.
Li, pasia, kveras kun ŝi intime en kiso-seri’.
Vent’ ekblovas el firmament’ susure kun aroma tent’.
For nuboj en tiu ĉi hor’ vanuas disen en langvor’.
El- venas la lun’ sur ĉiel’ purbrile kun plenluma bel’.
Ŝi kaj li en ama mani’ kuniĝas treme kun pasi’.
Al la lunlumo de kristal’ sin ŝuldas am-festival’.
|