-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2016/6/26 14:35:50
-- Saĝa ŝafido (Sopir-al-sudo)
Saĝa ŝafido (fablo) —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Iutage ŝafid’ sencele vagadas en arbaro. Lupo eliras ŝtele ĝin kaptas pele. La ŝafid’ kvankam timtrema tamen saĝa ja estas. Ĝi montras sin pensema en kriz’ dilema. Ĝi diras: “Volu, onklo Lup’, antaŭ ol min formanĝi, amuzi min jen per flut’, la ĝojiga tub’.” “Kial do? Kial devas mi ludi fluton ĉihore?” “Laŭ via fluta ari’, antaŭ l’ agoni’ de morto, mi dancos ĝue je kora kontentiĝo. Poste mi jen senbrue ne petos plue.” “Vi volas eskapi ruze per tia artifiko?” “Ne, mi ludas amuze do nerifuze!” “Nu, bone, fluton ludu mi!” Lupo ekblovas fluton, dancas ŝafid’ laŭ ari’ ĝue en ebri’. Je flutson’ ŝafist’ rapide alkuras, vidas lupon, kaptas ĝin senhezite, triumfas ride. La lupo tre pentas en gal’: “Mi ja tute trompiĝas. Vokas homojn al batal’ flutson’— la signal’!” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|