-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2016/8/18 9:05:53
-- Sopiremo pri vi (Sopir-al-sudo)
Sopiremo pri vi —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Subite vin deturnis vi por foriri kruele kvazaŭ ŝtono de glaci’ ignore al mi. Mi dume kovas vin en kor’, ne povas forgesi vin pro tiu ĝojiga hor’ en mia memor’. Mi drinkas por dronigi min en nevenkeblan trancon kun pika dolor’ en sin’ daŭranta sen fin’. Mi dormas tre malfacile turniĝadas de flanko al flanko maltrankvile kaj senkonsile. Mi stelojn kalkulas vane enlite malespere. Pensoj vagas promene triste ĉagrene. Mi volas persistas pie ĝis via kor’ moliĝos, vi ploros emocie pentos ĝemkrie. Kara vi, mi penas ĉiam esti fidela firme al vi en la koro jam kun sincera am’. Ankoraŭ mi kovas arde la sopiremon pri vi en la memoro garde, tenas vin alte. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|