-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2016/10/21 8:11:59
-- Serĉado por saĝo (Sopir-al-sudo)
Serĉado por saĝo el rakontoj de Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* La reĝo aŭdis ke lia regnan’ Afanti estas saĝa kaj multescia kaj simpatia. La reĝo post longa vojaĝ’ lin vizitis kaj ĉuis: “De kie jen via saĝ’ venas al kap-kaĝ’?” Afanti respondis sprite: “Mi ĝin serĉadis ĉie malfacile kaj ŝvite, kaj senhezite.” “Ĉu trovi ĝin oni povas?” “Jes certe, via moŝto! Vi hojon fose movas kaj ĝin ja trovas!” La reĝo ekĝojis pro dir’ lia kaj pensis en si: “Oni nomas per delir’ min malsaĝa vir’. Se trovos mi saĝon vere, mian kapon plenigos mi ja per ĝi prefere kaj tre fiere, kaj krome da ĝi kestojn du mi kaŝe konservos por mia fil’ por onta ĝu’ kaj dispono plu.” Post tio la reĝ’ ordonis lakeon preni hojon, sekvi l’ viron proponis, ĉevalon spronis. Post longa iro peniga ili haltis ĉe terpec’ sovaĝa, senlirika kaj sentrafika. Afanti demetis jakon kaj petis al la reĝo forigi sian frakon, eki fos-hakon. Fosadis longtempon ili, plenaj de granda ŝvito, sed ne trovis tie ĉi ion de magi’. “Kial mi saĝon trovis ne?” ĉuis la reĝ’ kolere. “Malpaciencu ne tre, fosu re kaj re! Ni plugu teron aŭtune, semu saĝon printempe, jen rikoltu ĝin kune. Ni fosu nune!” Demandis la reĝ’ scivole: “Ĉu l’ saĝ’ dirita de vi \'stas gren’ kreskinta ore en ter’ frivole?” "Ja prave!” diris Afanti, "Se ne estus gren’ ĉe vi, vi volus ĝin serĉanti sen aroganti?” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|