以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Verda persistanto (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=45060)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2016/12/11 8:24:23
--  Verda persistanto (Sopir-al-sudo)

Verda persistanto
omaĝe al 60-jariĝo de esperantisteco de Miĉino (Guozhu)
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Multegas
ĉinoj en la mond’
sed Miĉino ’stas nura,
li aktivas en E-rond’
kun granda volont’.

Tempdaŭro
de sesdek jaroj
prezentas liajn spurojn
de abelecaj faroj —
beletraj varoj.

Miĉino —
verkanto lerta —
skribas esperante kaj
ĉine kun fido certa
per mano sperta.

Poemojn
kaj prozojn vere
li ja verkis abunde
kun flua tekst’ leĝere
stila libere.

Miĉino —
la pioniro
de ĉinesko — kultivas,
akvumas kun aspiro
idojn en milo.

Sub lia
zorgo amema
kreskas ĉinesk’ prospere
en ĝardeno poema —
trezoro gema.

Miĉino —
bona orator’ —
propagandas kaj pledas
nian lingvon kun fervor’
sen ajna langvor’.

Ĉie ajn
ŝancon kaptas li
por disvastigi l’ lingvon
konvinki kun emoci’
kaj granda pasi’.

Aĥ, amik’
kaj kara mentor’,
li meritas respekton
kaj saluton de ador’
pro sia labor’!

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

[此贴子已经被作者于2016-12-11 9:19:44编辑过]