-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2017/1/25 10:40:58
-- Li nesubigebla (Sopir-al-sudo)
Li nesubigebla el rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Iu reĝ’ opiniis sin saĝa kaj multescia kaj subigis kun obstin’ per ĉuoj sen fin’. Afiŝis la demandon li “Kie troviĝas centro de l’ mondo?” al la naci’ jen por opini’. Laŭ ordon’, respondos prave la homo— premiita, tiu eraros mave— punita glave. Multegaj homoj foriris post lego de l’ afiŝo, ĉar ĉiuj ja deziris sed vesuspiris. Afanti kun sia azen’ nur iris al la palac’ doni la respondon jen kun memfid-mien’. “Vi scias do, ja memfide, kie troviĝas centro de l’ mond’?” Reĝo mokride ĉuis acide. “Jes, via moŝt’, senerare ĝi kuŝas tie, kie mia azen’ ja stare sin trovas klare.” “Ne kredas mi! Deliras vi!” la reĝ’ replikis pike. Memdefendis Afanti, “Tie ĝuste ĝi situas. Mezuru vere vi la tutan mondon, do. Se malĝuste, severe punu min infere!” “Nu, tio...” zumis voĉbrue la reĝ’ kaj nur post longe lante demandis plue, “Respondu due, kiom da steloj ĉiele?” “Ili samnombras kiel viaj haroj cifere tutcerte vere.” La reĝo koleriĝis nun, “Sensencaĵo! Trompaĵo!” “Se eraras jen la sum’ tenu min per pun’!” Afanti diris altsone, “Iru ĉielen, nombru la stelojn ja persone, memoru bone!” “Do... al mi diru detale, kiom da haroj estas sur mia vizaĝ’ totale? Multege sable?” Trankvile Afanti per man’ levis sian azenan voston kun buŝa rikan’, montris al tiran’, “Ha, vidu, vidu ja klare! Viaj vangharoj nombras tiom, kiom, kompare kaj senerare, la haroj de vosto ĝia!” “Aĥ, kia absurdaĵo!” Reĝ’ fariĝis rabia kaj malracia. Li kriis kaj frapis forte la tablon kaj insultis, tordis sin malkomforte kaj palis morte. Kun aplomb’ Afanti kun saĝ’ aldonis, “Jen kalkulu harojn sur via vizaĝ’ ja laŭ via plaĉ’, kaj poste tiujn sur la vost’ azena tre zorgeme, vi trovos, je ajna kost’ mi pravas ĝis ost’.” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|