-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2017/2/19 10:02:31
-- Sorĉa povo kontraŭ pluvo (Sopir-al-sudo)
Sorĉa povo kontraŭ pluvo el rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* La reĝo iris ĝojplene ĉasi kun korteganoj dum Afanti ĉagrene sekvis sintrene, ĉar ili rajdis impone sur kurĉevaloj kaj li sur poneo dispone jen laŭordone. Dumvoje tondris subite, fulmadis kaj pluvegis, ĉiuj ja surprizite fuĝis evite. Kaj ili galopis grege en urbon por ŝirmi sin sed en vestar’ malseka pro bat’ pluvega. Afanti pro fi-ĉevalo ne povis rapidi sed nur haltis dum pluvfalo ĝis la finalo. Li saltis de ĝi rapide kaj demetis la veston kaj ĝin ŝovis konfide sub selon glite. Post pluvo aperis suno. Li surmetis la veston kaj rajdis kun kant-zumo en plena juno. Kiam li palacon iris, jen la reĝo vidis lin en seka vest’ kaj miris, “Kiel akiris sekecon vi en pluv-kovro, dum ni tramalsekiĝis? Ĉu estas sorĉa povo en via movo?” Afanti diris ridete: “Ne, via reĝa moŝto, kiam vi fuĝis cede, pluvo obsede vin sekvis, dum al ĝardeno bela mia ĉevalo min kondukis sen peno kaj ajna ĝeno. Jen tie brilas la suno, pompas floroj kaj birdoj kantas en arb-brakumo, lirlas roj-rumo. Ĝi estas jen en la mondo la plej bela ĝardeno, al mi plaĉis la montoj kaj klaraj ondoj. Pro tio iom malfrue mi revenis al palac’, staras ĉe vi genue kun tim’ senbrue.” La reĝo gapis kun envi’ tre deziris iri al loko plena de magi’ kaj, ha, fantazi’. Jen ili en la dua tag’ iris ĉasi denove. Ilin trafis pluv-atak’ dum ilia vag’. Ĉifoje Afanti rajdis sur reĝa ĉevalo sed tiu poneon ŝatis kaj vipe batis. Ĉe ekpluv’ Afanti donis vipadon al ĉevalo, ĝin galopi ordonis kaj plue spronis. Apenaŭ pluvguto eta lin kaptis post reveno per kurĉeval’ impeta kaj longpieda. Sed tamen la stulta pone’ haltis pro tim’ al tondro, rifuzis rapidi tre dum pluva akme’. En pluvad’ la reĝ’ mizere tramalsekiĝis ĝis haŭt’, embarasiĝis vere veis sufere. Vidinte Afanti-n, brule de kolero la reĝo muĝis: “Vi senskrupule trompis min mule!” Afanti diris ridete: “Se sub selon vi metus la vestojn, vi tutcerte povus komplete reveni seka tuttute kaj ne viaj vestaĵoj malsekiĝis pluv-gute ja absolute!” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|