-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2017/3/17 9:47:57
-- Plantado de oro (Sopir-al-sudo)
Plantado de oro el rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Afanti sur sia azen’ rajdis al la kamparo kun pruntita oro jen, poste ĉe sabla teren’ kribadis sen ĝen’ la oron. Ĝuste por ĉaso la reĝo renkontis lin tie je preterpaso ĉe sablamaso. “Afanti, kion faras vi?” ĉuis li miroplene, “Ne tenu min ja sen sci’, respondu al mi.” Respondis Afanti ruze, “Mi plantas oron, Moŝto.” Tio kirlis amuze lin kaj konfuze. La reĝo jen demandis plu, “Kial vi plantas oron?” “Ĉu vi ne komprenas, fu? Nur inter ni du! Mi semas ĝin en teron nun, post zorgema kultivad’ mi rikoltos en tempum’ ĝin je granda sum’. Ekbrilis la okuloj de la reĝ’ kaj li konsilis, “Vi estas malriĉa tre kaj or-manka, ve! Se semus vi pli da or’, vi rikoltus pli multe. Eĉ per penega labor’ vi povus, sinjor’, ne grandan profiton vere ricevi el plantado! Iru al palac’ prefere kaj eĉ libere. Vi rajtas preni, kiom vi volas. Ĉe rikoltado la oron dividos ni. Okdek pocent mi ricevos kaj vi ja dudek!” Afanti respondis do, “Ha, vere bona ide’! Ni tuj agu ek!” Afanti en la posta tag’ prenis du ĝinojn** da or’ el la palaca monlag’ por rikolta pag’. Redonis per la reĝa or’ li la pruntitan monon. Temp’ rapide pasis for ĝis rikolta hor’.
|