以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Funebre pri mia frato (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=45878)

--  作者:yanke
--  发布时间:2017/3/29 9:05:30
--  Funebre pri mia frato (Dekses-Silabo)

Funebre pri mia frato

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

Ve!

Frato mia juna tre

jen paŝis

ĝis sia pere’.

 

Plu

ne jam aŭdiĝas voĉbru’

kaj ridoj

viaj sen enu’.

 

Jam

malaperis kiel flam’

la mien’

de mildo kaj am’.

 

Ni

du vivis en famili’

intime

kaj en harmoni’.

 

En

antaŭkabana ĝarden’

ni kune

laboris kun pen’.

 

Al

montopinto ni de val’

grimpadis

per voja spiral’.

 

Per

boat’ ni du laŭ river’

vojaĝis

foren en vesper’.

 

Por

trovi keston de trezor’

ni ŝvite

fosis ĝis aŭror’.

 

For

tiuj bildoj el memor’

vanuis

ja kiel vapor’.

 

Nur

rakontas venta susur’

pri viaj

malĝoj’ kaj plezur’.

*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)