以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Forto de kampuloj (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=46018) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/4/17 11:37:40 -- Forto de kampuloj (Sopir-al-sudo) Forto
de kampuloj el
rakontoj pri Afanti —laŭ
ĉinesko Sopir-al-sudo* La
reĝo iĝis
scivola kaj
alvokis Afanti por
demando petola kaj
ŝajne fola.
“Vi
ĉien migris
tra la mond’. Ĉu
vi eltrovis iun pli
forta ol mi per sond’ en
la pleba rond’?”
Afanti diris
mokride “Tre
multajn, via moŝto!” Reĝ’
kapneis malfide ĉuis
rapide:
“Ho,
kiuj estas
personoj pli
fortaj ol mi fakte?” reĝo
ĉuis en tono duba
sur trono.
“Ili
ja— kampuloj
vere!” Afanti
jen respondis. “Fi!”
la reĝo kolere diris,
“Sufere
ja
ili vivas
kaj nure povas
plugi. Do kiel pli
fortus ili sure de
mi nature!”
Afanti refutis
moke, “Vi
eraras, reĝa moŝt’! Ili
ja fortas roke kaj
viglas boke.
Se
ili ne
nutradus vin, kian
forton vi havus por
domini kun sangvin’ stari
sen kapklin’?” *Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |