以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=46206) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/5/14 8:11:10 -- Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo) Lunbrilo kaj akvobrilo el rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Anoncist’ sur la reĝa tur’ en vintra tago kriis: “Aŭskultu vi ĉiuj! Nur tiu, kiu sur urbomur’ tranokti nude povos, ricevos de reĝ’ la filinon inklude landparton tute.” Afanti pensis ĉe tio: indas blagi al la reĝ’, kiu al la nacio ruzas sen pio. Li iris do al la palac’ kaj diris al la reĝo: “Via moŝto, kun aŭdac’, falu via grac’ jen sur min. Mi volas vere tranokti sur l’ urbmuro por promeson espere gajni fiere.” La reĝo jen ordonis tuj depreni lian veston loki lin sur urbomur’ por nokti en nud’. Li certis, ke tiu kreten’ mortos pro nokta frosto, ĉar mordos ĉe nokta ven’ lin venta siren’. Afanti petis ekkrie: “Ordonu meti ŝtonon egan en preto tie por uzo plie. La reĝo miris pri l’ peto: “Kial tiel, kreteno? Simpla estas ŝtonmeto kaj tuj en preto.” Respondis Afanti ruze: “Estas mia sekreto. Mi agos tute furze, se vi rifuze.” La reĝo vole nevole preparis ĉion por li kaj traktis lin malmole, eĉ ĝis strangole. En nokto regis malvarmo, tamen Afanti staris aplombe jen en kalmo kontraŭ frost-svarmo. Ekrulis la ŝtonegon li tien kaj reen ade penante kun energi’ kaj kun laŭta kri’ “Varmege! Varmege! Ho fu!” Afanti laŭte kriis. Aŭdis ĝin la reĝ’ kun ĝu’ tra la mura tru’. |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/5/14 8:11:55 -- Je aŭror’ Afanti fine surmetis sian veston, iris al reĝ’ proksime, petis obstine: “Via moŝt’, mi tranoktis jam senveste sur la muro kaj vi devas laŭ l’ proklam’ doni ĉiel ajn filinon vian kaj parton de land’ al mi laŭ promes’. Nu, ne uzu ruzarton nek eskap-salton.” La reĝo sin tenis muta por ruze elturniĝi per rimedo altruda kaj vere kruda. Li fakte ne ’stis sincera. Nur distriĝi li volis, ne prenis tion vera, promes-ofera. Post tempet’ li ĉuis false “Ĉu vi vidis la lunon?” “Kial ne? Kiel farse kaj embarase!” La reĝo ŝajne en koler’ kriis, “Vi varmigis vin per lunbril’ por vivesper’ kontraŭ frostsufer’. Vi trompul’ kun malbona kor’ staras kontraŭ l’ kondiĉoj, nigrigas vin per malglor’! Afanti, vi for!” Afanti, tre, tre kolere forlasis la palacon. Li ekloĝis prefere foren libere. Post tempdaŭr’ la reĝo ĉasis tutan tagon en kampar’, kabanon preterpasis sed ne forlasis, ĉar kohort’ lia en sufer’ soifa serĉis akvon sub sunbakanta ĉiel’ de varma somer’. Troviĝis puto ĉe kaban’, kie Afanti loĝis. Jen la reĝo kaj kompan’ rajdis kun elan’ al kaban’ kaj kriis sone, “Kie estas la mastro? Gastoj venas impone! Kondutu bone!” Afanti eliris ride, “Kiel mi povas helpi?” “Donu akvon rapide kaj senhezite!” “Momenton!” Afanti diris, “Akvon mi alportos tuj!” Al la puto li iris kaj jen deŝiris la ŝnuron de la sitelo kaj kaŝis ĝin sub sablon, sidiĝis en kvieto kvazaŭ asketo. |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/5/14 8:12:29 -- La reĝo post longa atend’ ordonis subulon lin serĉi pro senĉesa plend’ pri lia ofend’. La subul’ baldaŭ revenis kaj raportis, “Afanti humiligi vin penis kaj eĉ malbenis. Li diris, ‘Li, stulta azen’, mem venu al la puto!’ Kia absurda kreten’, tiu arleken’!” Al la put’ li devigite iris kun la subuloj paŝante malrapide kaj korp-rigide. Ĉe l’ puto li kriis boje, “Kreteno, kie akvo?” Afanti diris ĝoje, “Jen vidu foje en puton!” La reĝ’ rigardis en la puton kaj muĝis al li kolero-ardis kaj ade saltis. “Kreteno, kiel mi povas trinki sen sitelŝnuro? Kion mavan vi kovas? Kion vi provas?” Afanti diris en trankvil’ “Jen vin sensoifigu ne per akvo, sed akv-bril’ laŭ via dezir’!” La reĝo kriaĉis gale, “Ĉu sensoifigi min povas akv-bril’ reale aŭ trompi male?” Afanti diris sincere, “Kiel akv-brilo ne vin sensoifigas vere, ankaŭ modere la lunbril’ ne povas iom varmigi ja en nokto frosta la korpon de hom’, ho, ho, neniom!” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |