以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Bonege! (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=46473)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2017/6/13 9:00:38
--  Bonege! (Sopir-al-sudo)

Bonege!

el rakontoj pri Afanti

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Afanti

portis ĝojplene

melonojn al la reĝo,

kiujn li plantis pene,

jen surazene.

 

La reĝo

kun laŭdo bona

akceptis ilin ĉiujn

sed sen pagado mona,

jes, nenioma!

 

La reĝo

trifoje nure

ride diris, “Bonege!”

Afanti jen murmure

foriris kure.

 

Pro malsat’

li eniris en

manĝbutikon por manĝi.

Bulkojn englutis sen ĝen’

li kun ridmien’.

 

Li tamen

ne pagis tute

kaj nur diris trifoje

“Bonege!” senbalbute,

foriris mute.

 

La mastro

flame kolera

akuzis lin antaŭ l’ reĝ’

pro la kondut’ fiera

kaj malsincera.

 

Al la reĝ’

li diris rore,

“Afanti ja ne pagis

por manĝaĵo ignore

jen ĵusa-hore.”

 

La reĝo

riproĉis tondre,

“Afanti, ĉu vi rajtas

ne pagi vagabonde

kaj ja senhonte?”

 

Afanti

diris mokride,

“Via moŝt’, mi jam pagis

per laŭdoj tuj rapide

kaj senhezite.

 

Trifojaj

“Bonege!” diris

mi kiel vi jam faris,

kiam vi ja trankvilis

kaj vi foriris

 

preninte

melonojn miajn.”

La reĝ’ ne povis diri,

frotante manojn siajn

vortojn aliajn.

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).