以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Admono de Alaho (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=46712) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/7/8 8:24:15 -- Admono de Alaho (Sopir-al-sudo) Admono
de Alaho el
la rakontoj pri Afanti —laŭ
ĉinesko Sopir-al-sudo* Afanti, ofte
de malsat’ suferis
pro malriĉec’. foje
sur la bazar-strat’ kriadis
en laŭt’:
“Sendito de
Alaho mi estas!
Mi de Alaho!” La
reĝo jen sciis pri tio
kun envi’.
Venigis li
lin al palac’ kaj
demandis: “Vi diras, ke
vi devenas de Alah’, diru
al mi, aĥ’
do,
kion Alah’
admonis?” “Lia
admon’ riĉigos,” Afanti
tion donis, ŝajne
friponis.
“Rakontos mi
al vi plue, kiam
mi ja satiĝos. Jen
alportu unue manĝon
senbrue.”
La
reĝo pensis
pri la bon’ alportota
de Alah’, aranĝis
jen per ordon’ manĝon
en salon’.
Post
manĝad’ Afanti
diris: “Alaho
min admonis: ‘la
reĝ’ de vi rab-ŝiris monon
kaj tiris
vin
al marĉ’ de
povra stat’. Vi
rajtas sate manĝi ĉe
l’ reĝo laŭ via ŝat’
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |