以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Ankaŭ vi estas lupo (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=47267) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2017/9/22 11:21:42 -- Ankaŭ vi estas lupo (Sopir-al-sudo) Ankaŭ vi estas lupo el la rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Nobelo ŝafon savis el la buŝo de lupo kaj ĝi sekvis lin kun fidel’ al hejm’ de l’ nobel’. Li hejmen iris fiera. Li preparis buĉi ĝin per tranĉilo ŝtalfera per man’ kruela. La ŝafo pro lia perfort’ blekadis ja senĉese en lia malgranda kort’ evite de mort’. La krio Afanti-n vere surprizis, kiu loĝis najbare, netolere iris kolere al la kort’. Klare la nobel’ diris: “Mi ĝin el lupo savis pro ĝia mizer’ sub brutala pel’.” Afanti jen serioze ĉuis: “Kial ne dankas ĝi, sed blekas riproĉe kaj tre nervoze? Riproĉas ĝi mizere sub via mortiga pozo. Vi agas kun peza kulp’, vi ja estas lup’!” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|