以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Soleco (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=47425) |
-- 作者:yanke -- 发布时间:2017/10/17 9:37:44 -- Soleco (Sopir-al-sudo) Soleco —laŭ ĉinesko Sopiral-sudo* Kelkfoje soleco estas libro en miaj manoj kiu min ja molestas kaj min infestas. Kelkfoje mopso ŝajnas ĝi kun la svinganta vosto amuze ludas kun mi jen per emoci’. Kelkfoje ĝia kara am’ karesas mian koron kiel konsola balzam’ efemera jam. Kelkfoje kiel aŭtun-briz’ freŝigas mian menson en konfuz’ per vola kis’ sen vorta aviz’. Ĉiame en ĝia brakum’ mi nestas obeeme en la komforta kostum’ sub dormema zum’. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |