-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2017/11/8 8:18:06
-- La surtutoj de bienuloj (Sopir-al-sudo)
La surtutoj de bienuloj el la rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Por manĝi ŝafon senpage de Afanti komplotis bienuloj tromp-age jen iutage. Alvenis ili al lia kaban’ kaj ĥore kriis, “Venos, kara Afanti, mondfino fia! Domaĝe! Perdiĝos vane la ŝaf’ bredita de vi penege propramane kaj akompane. Hodiaŭ venas bonkore ni helpi ĝin formanĝi! Ni klopodu fervore por ĝi labore!” Dirinte, ili ĵetis sin sur la ŝafon feroce kaj kruele buĉis ĝin al peca ruin’. Afanti diris nun, “Bone! Ĉar la mondfin’ alvenos, mi bredas nebezone ĝin furaĝ-done. Surtutojn viajn bonvole demetu antaŭ ĉio por refreŝiĝi fole ne plu petole. Lasu min prepari en ord’ kaj kuiri l’ ŝafaĵon por via palata mord’ kun ĝu’ en komfort’.” Post tio li por kuiro fari preparojn tuje laŭ ilia deziro ja sen suspiro. Kaj fakte li jen kaŝis tuj la ŝafaĵon, bruligis la surtutojn sur fajruj’ kun flama ĝojbru’. Post kiam ili de ludad’ revenis por la ŝafaĵ’, ili trovis kun malsat’ nenion sur plad’, sed nure cindron en fajrbrul’ de iliaj surtutoj. La bienuloj kun hurl’ en duba nebul’ ekkriis ĥore denove, “Afanti, kion faris vi kontraŭ ni ruzkove kaj stulte bove? Bruligis vi eĉ aŭdace niajn luksajn surtutojn! Kiel kruda minace! Kiel malplaĉe!” Afanti diris sen anksi’, “Karaj, morgaŭ tuj venos mondfin’, ĉu vere ili utilos al vi?” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|