-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2017/12/22 12:02:04
-- Balai la korton (Sopir-al-sudo)
Balai la korton el la rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Afanti jen kiel junul’ penlaboris tagnokte por vilaĝa bienul’ kiel stulta mul’. Laŭ regul’ la mastro al li devas pagi salajron je jarfino sen vari’ kaj ajna menci’. Nun venis la tago lasta de la jaro jam, la mastro per fi-ago volis je l’ pago senigi lin ruzoplene. Al Afanti ordonis li balai zorgeme la korton pene. Li diris: “Balau pure ĝin sen akvoverŝo, sed ĝi malsekas plezure kaj brile pure.” Afanti obeiis jen kaj ekbalais korton. Li pensis, kiel, kun pen’, ja purigi sen akvoverŝ’ korton espere, sed kun malseka grundo. Do, li elprenis vere zorg-maniere la tutan stokon da ole’ de l’ mastro kaj aspergis ĝin sur la teron ĉie glate, glite tre. Post tio li ĉe koridor’ sidiĝis kaj atendis, ke la mastron pro l’ labor’ laŭdos per honor’. Revenis la mastro ĝoje sed kiam li rigardis la teron fojrefoje, li kriis boje: “Ho, Alah’! Redonu al mi oleon, ho, oleon! Mi ne salajron al vi donos, al vi fi!” Afanti diris kviete: “Ĉion mi faris bone laŭ ordono diskrete kaj belrimede. Bonvole pagu salajron al mi laŭ interkonsent’. Ne ludu kolerfajron nek ja kanajlon.” La mastro nenion tute diris, al Afanti pagis salajron mute kaj sendispute. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|