-- 作者:eto
-- 发布时间:2017/12/23 14:39:31
-- Mi estas rojo (Sopir-al-sudo)
Mi estas rojo —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Glugle fluas leĝere mi senĉese antaŭen spite ŝton-baron vere, kuras libere. Mi plenas ĉiam de memfid’ sen tim’ al tera distord’. Sturmas per forta senbrid’ mi kun ĝoja rid’. Mi restas juste firmvola kontraŭ cunam’ kaj ŝtormo kontraŭ granit’ malmola, jes, mi ja sola. Mi fluas al monta valo kovrita per verdaĵoj inter leviĝ’ kaj falo en akv-kristalo. Mi ŝatas verdon de l’ natur’, belaj floroj disfloras tie kaj alie sur ĝi kun vid-plezur’. Mi fluas al la kamparo por akvumi plantaĵojn, nutri per akv-nektaro jaron post jaro. Mi fluas al la urbeto por beligi l’ medion, trinkigi homojn en preto sen flu-impeto. Mi fluas al stepo vasta por ĉirkaŭpreni herbojn junajn kun kresko hasta sur grundo ĉasta. La tero vasta senlime estas ja hejmo mia. Sentas mi min proksime al ĝi intime. Ne povas mi disde la ter’ min apartigas vere, mi ĝin amas kun sincer’ per ajna ofer’.
|