以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- La plej bela sezono (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=47900) |
-- 作者:yanke -- 发布时间:2017/12/28 11:51:35 -- La plej bela sezono (Sopir-al-sudo) La plej bela sezono —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Folioj iom post iome flaviĝas ĉe aŭtunfin’ kaj ekfalas malzome kaj pejzaĝ-done. Orflavaj flokoj en aer’ flirtadas papilie vent-rajde en liber’ sible kun leĝer’. La tero kovriĝas plene per folioj en orflav’ ne mortintaj ĉagrene sed vivaj bene. Sur river’ flosas laŭflue oraj veletoj belaj, ja cedemaj senbrue kaj vetur-ĝue. Folioj de flava kolor’ pavimas la teron per bela natura trezor’ brila ha, bela la mondo! La panoram’ aŭtuna de rivero ĝis monto belas en blondo. |