以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Bruema urbo (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=48004)

--  作者:eto
--  发布时间:2018/1/12 8:29:41
--  Bruema urbo (Dekses-Silabo)

Bruema urbo

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

Bru’

l’ urba sonas en enu’

ĉiame

je nia malĝu’.

 

Hup’

sonoras de aŭta grup’—

jen vere

orelpika kulp’.

 

Muĝ’

buldoza en takta urĝ’

navedas

kvazaŭ en kur-fuĝ’.

 

Kri’

reklama kun energi’

laŭtegas

por onia sci’.

 

Jen

urb’ la tuta dronas en

strangola

voĉbrua ĉagren’.

*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)