-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2018/2/20 8:53:21
-- Tri maksimoj (Sopir-al-sudo)
Tri maksimoj el la rakontoj pri Afanti —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Por vivpan’ Afanti kun ŝnur’ iris al bazaro por dunganton kun kora pur’ kaj favoro nur. Li staris por taglaboro kaj rigardis ĉirkaŭen. Alvenis grandsinjoro kun ruza koro. Deklaris li malĝentile jen al laborseĉantoj: “Aŭskultu min trankvile kaj senbabile. Aĉetis mi je alta prez’ keston da glasoj luksaj, kiu volas kun komplez’ por buŝa enspez’ dorsporti al mia domo. Mi donos tri maksimojn je mia nobla nomo al li, sen mono. Neniu reagis jese, sed Afanti konsentis dorsporti ĝin promese kaj sinforgese. Afanti jen kun granda pen’ dorsporti l’ keston fine ĝis la riĉula ĝarden’ de bela teren’. Li petis de la riĉulo tri plej altajn maksimojn jen per sia postulo kun avid-brulo. “Aŭskultu laŭ via ŝato,” La riĉulo do diris: “La diron, ke malsato, ho, mia frato, ol sato, ne kredu ĝua.” “Bone!” diris Afanti, “Kio estas la dua? Jen mi senbrua!” “La diron ne kredu tute, ke piediri bonas pli ol rajdi ĝoj-lude, ne absolute!” “Pravege! Jen akceptas mi tiujn brilajn konsilojn! Kaj la tria opini’ de l’ saĝa radi’?” Daŭrigis la riĉulo jen: “Tion neniel kredu, ke malsaĝas ne azen’ pli ol vi en splen’.” Aŭdinte tion kolere, Afanti lasis ŝnuron. Krak! La kesto libere falis sufere surteren. Afanti moke fingromontrante l’ keston, ja maksimis provoke kaj solid-roke: “La diron plene kredu ne, ke tiuj glasoj tute ne disrompiĝis ja tre en pecojn, ho ve!” *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|