-- 作者:yanke
-- 发布时间:2018/3/14 9:23:30
-- Pontoj en mia hejmloko (Sopir-al-sudo)
Pontoj en mia hejmloko —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Mi staras sur alta roko fronte al la direkto de la kara hejmloko trans nuba bloko. La pontoj tie en menso mia ĉiame vekas sopiron en intenso de senta denso. Mi ŝatas tiujn sincere pontojn oldajn kaj muskajn kun kelkaj arkoj vere al mi fiere. En knabec’ mi ludis tie amuze kaj senĝene kaj en akvon defie saltis ĝojkrie. Frekventis mi ir-reire lernejon ĉiutage trans la pontojn facile per paŝoj brile. Vizie ili solide transpontas super fluoj torentantaj senbride al sud’ rapide. La pontoj centojn da jaroj travivis mil damaĝojn, post novigaj riparoj kun firmaj staroj. Ja ili kun miaj revoj kaj hejmveoj amaraj restas dum tempaj levoj kaj temp-mallevoj. Pri ili de malproksime mia sopiro ĉiam sin etendas senlime, daŭras senfine. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|