-- 作者:eto
-- 发布时间:2018/5/20 8:48:40
-- Mia kunvojaĝanto (Sopir-al-sudo)
Mia kunvojaĝanto —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Vi kaj mi sur vivovojo renkontiĝis hazarde por la unua fojo ĉe streta rojo. Tiam vi kun korpo eta ekis homan vojaĝon en manier’ vegeta per paŝ’ malpreta. Komence vi plendis al mi pri mia ir’ rapida kelkfoje jen kun plorkri’ jen sen energi’. Tiam vi ege bezonis mian helpeman manon kaj mi ofte ĝin donis ĉiam vin spronis. Kun tempo fariĝis vere stabilaj viaj paŝoj. Vi iradis leĝere kaj eĉ fiere. Vi multe plenkreskis alte kaj aspektis tre sane, vi marŝadis ekzalte plue senhalte. Post jaroj mi elĉerpita min sentis senkonscie en ago tre hezita, ne plu ekscita. Nuntempe mi jam senila ne povas iri glate nek antaŭen trankvile marŝi facile. Devancis min jen vi jame per longaj firmaj paŝoj. Mi ĝojas por vi same, laŭdas vin ame. Rigardas jen mi de fore la dorsfiguron de vi, dum mi lamas langvore kaj malfervore. Deziras mi al vi ido antaŭenmarŝi pluen por pli granda merito jen kun memfido. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|