以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Teo kaj amo (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=48957) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2018/5/30 11:41:25 -- Teo kaj amo (Sopir-al-sudo) Teo kaj amo omaĝe al filmfestivalo de “Teo kaj amo” —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Ĉina te’ kun granda magi’ aromas tra la mondo same kiel poezi’ en versa ebri’. Tefoli’ flosas libere en boligita akvo jen ŝvelante leĝere laŭplaĉe vere. Bonodor’ elas dum moment’ en infuzado varma kun gusto de orient’— plenplena de tent’. Ĉu verda ĉu bruna teoj prezentas ligiĝon de diversgentaj ideoj— ne pluas veoj. Nune ni per esperanto esprimas aman senton de te-kultura planto por paca kanto. L’ akordo monda de l’ homo regos tra kontinentoj jen en alvoka sono— “vojo kaj zono”. *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |