以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Skribaĵoj en Esperanto  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=27)
----  Ofte vidata malgxusta uzo de "gxis"  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=27&id=31049)

--  作者:天马
--  发布时间:2012/7/14 22:31:24
--  Ofte vidata malgxusta uzo de "gxis"

Ofte vidata malgxusta uzo de "gxis"

Verkinto:Cxitano

Cxi-kelkajn jarojn, mi surprizite vidis multfoje malgxustajn uzojn de la vorto "gxis", CXIUJN faritajn de cxinoj. Kaj iam mi ecx vidis iujn cxinojn diskuti la  uzon de "gxis", sed ili diskutadis detalojn ekz. cxu la tempopunkto inkluzivigxas, kaj tute ne sciis ke ili TUTE miskomprenis la vorton.
Kiel ili miskomprenas gxin? Kredeble, pro la ofte vidata "直到 A 才 B", kiu signifas "ne B gxis A", aux "B nur ekde A", kaj pro la traduko de "gxis" en la cxinan estas "直到", multaj nezorgemaj cxinoj mispensas ke "gxis" signifas "直到... 才...". Bedauxrinde, kiel vi jam vidis, tio devas esti "ne ... gxis ...", tute inversa afero.
Cxi tie, pri la gxusta uzo de "gxis", kun gxia tempa signifo.
Mi ne uzu ekzemplojn, cxar ekzemploj devas havi kuntekstojn.
Mi uzu la formon "A gxis B", kie kaj A kaj B estas propozicio (cxeffrazo aux subfrazo). Krome, A aux B, aux ambaux, povas esti negaj.
Jen kelkaj demandoj kaj la respektivaj respondoj:
Cxu A antaux ol B? Jes.
Cxu A post kiam B? Ne.
Cxu A je la tempopunkto kiam B? Tio dependas de la kunteksto, kaj ne gravas cxi tie, cxar la menciitaj du demandoj kaj iliaj respondoj plej gravas.
Dume, pri "直到B才A" en la cxina, mi ankaux uzu tiujn tri demandojn:
Cxu A antaux ol B? Ne.
Cxu A post kiam B? Jes.
Cxu A je la tempopunkto kiam B? Tio ja dependas. Oftege la respondo estas jes.
Fakte, ja ne gravas la tria demando. La unuaj du demandoj jam montras, ke tiuj du esprimoj havas TUTE INVERSAJN signifojn.
Tamen bedauxrinde, multaj cxinoj, eble lernante unu de la aliaj, miskomprenas kaj misuzas la esprimon. Mi ne scias la kauxzon de tia fenomeno, sed gxi estas gxangxenda.