以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Skribaĵoj en Esperanto (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=27) ---- Al Guozhu (Rimportreto) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=27&id=3966) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2008/1/26 14:11:54 -- Al Guozhu (Rimportreto) 回赠国柱,挂一漏万,还希谅解 Rimportreto Guozhu I. Guohu, patro de ĉinesk’ amema, iniciatinto diligenta, per kreiva kapablo talenta, ĉiam penas en ĝarden’ poema.
Li kultivis kun klopod’ prisema pra-ĉinekajn idojn zorgosenta. Guozhu, patro de ĉinesk’ amema, iniciatinto diligenta,
la novulojn por prosper’ verdgema elbakadas kun saĝec’ prudenta, cele al perfekto fin-momenta, daŭre marŝas jen per forto rema.
Guozhu, patro de ĉinesk’ amema.
II. Guozhu, de vulp-feoj la fleganto, tradukadis Liaozhai kun fervoro. Mirrakontojn, kun zorgema koro, li volvis per vest’ de Esperanto.
Ĉizis, pec’ post peco, li en kvanto kvin cent ŝvita, pena en laboro. Guozhu, de vulp-feoj la fleganto, tradukadis Liaozhai kun fervoro.
Fosis li senhalte en konstanto el la ĉina kultura trezoro diligente, pene, sen langvoro, por E-lingv’ de fajna eleganto.
Guozhu, de vulp-feoj la fleganto.
III. Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona, verkas, skribas vere kaj sincere. Laŭdas bon-aferojn li prefere, pikas mavon li per bat’ bastona.
Popularas lia lingvo bona, oni legas ĝue, laŭlitere. Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona, verkas, skribas vere kaj sincere.
Kiel erudito ĉiokona, Li verkadis vole kaj libere, Serioze aŭ prikonsidere, por movado espera, impona.
Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona.
IV. Guozhu, elokventa oratoro, kuraĝigas kaj inspiras vere aŭskultantojn per parolvaloro, kiu fluas el la kor’ rivere.
Por afero nia, kun favoro, li pledadas firme kaj ŝtalfere. Guozhu, elokventa oratoro, kuraĝigas kaj inspiras vere.
Paroladas li kun varma koro, Ovacioj ondas enaere kaj aplaŭdoj krake prospere, dank’ al liaj pio kaj fervoro.
Guozhu, elokventa oratoro.
V. Guozhu, la rima pentrist’ elstara, por amikoj verdaj de intimo, pentras bildojn jen per versa rimo, kun konturo delikata, klara.
Bildoj de l’ personoj ordinaraj povas veki fervoron sen limo. Guozhu, la rima pentrist’ elstara, por amikoj verdaj de intimo,
pentras bildojn per ektuĉo kara, per la kolorriĉa vers-esprimo, kun elkora, sincera estimo, kun favor’ al ili senkompara.
Guozhu, la rima pentrist’ elstara. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/1/26 22:24:54 -- Rimdanke al Vejda Ho, ne vane brikojn mi jxetis! Ni mem pri cxinoj rimportretis. Kial cxinoj cxiam blanketis Ha, ne vane brikojn mi jxetis! 国柱诗歌谢以达 国柱没有白抛砖。 中国人画同胞像, 为何总似交白卷? 国柱幸未白抛砖! 读Vejda佳作新篇,惊喜(为抛砖引玉得到五比一的收获),而又惶恐(为其中的溢美之词)。Mil dankojn!千恩万谢了! |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/1/26 23:16:49 -- koncizaj cxinigoj en 5 verskvaroj 试以七绝简译魏以达回旋曲五首 1. 2. 3. 4. 5. cxinigis Micxino |