以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Skribaĵoj en Esperanto  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=27)
----  La Tri Strangaĵoj de Zhenjiang  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=27&id=4327)

--  作者:laoyuan
--  发布时间:2008/3/24 9:40:07
--  La Tri Strangaĵoj de Zhenjiang

En Zhenjiang troviĝas ne nur tri majeste pitoreskaj montoj (Jinshan-monto, Jiaoshan-monto kaj Beigu-monto), sed ankaŭ tri strangaĵoj, nome tri specialaj lokaj produktaĵoj en- kaj eksterlande famaj, pri kiuj diras popoldiro:

Troviĝas en Zhenjiang tri strangaĵoj:

Konservate, vinagro restas aromaĵo;

Porkaĵo peklita kiel plado ne servatas;

Potkovril\' en bolanta nudel-pot\' flosas.

En la antikveco cirkulis inter popolanoj rakonto pri Du Kang, kiu fermente faris vinon kaj kies filo produktis vinagron. La rakonto diras, ke la filo de Du Kang, inicite de senmortulo, utiligis la fontakvon en la "drakodomo" de Jangzi-rivero kaj finfine sukcesis fermentigi vinagron post 21 tagoj en la tempdaŭro de la 5-a ĝis 7-a horo posttagmeze. (En la ĉina lingvo, tiun tempdaŭron oni nomas la tempo 酉, kaj "21 tagojn" oni alude skribas per 昔. La du radikoj kunformas la vorton 醋, kiu signifas vinagron.) La vinagro de Zhenjiang, acida sed ne acerba, aroma kaj dolĉeta, kolorforta kaj bongusta, ĉiam ricevas laŭdojn kaj trovas favoran akcepton.

Peklita porkaĵo (ĉine yaorou) karakteriziĝas per siaj aromeco, krakmaĉeco, freŝeco kaj moleco. La diro "Porkaĵo peklita kiel plado ne servatas" aŭdiĝas ankaŭ en legendo. Antaŭ longe, ĉe la enirejo de Jiuhai-strato estis gastejo de geedzoj, kiuj lertas je peklado de femuraĵo. La senmortulo Zhang Guolao ŝatis iri gustumi la porkaĵon frumatene. Infuzinte kruĉon da teo, li manĝis la peklitan femuraĵon trinkante sian teon. Kia plezuro! Sekve, la lokaj plebanoj ankaŭ manĝis la porkaĵon dum te-trinkado en frumateno, kio jam nun fariĝis kutimo.

Troviĝas en Zhenjiang ankaŭ kunul-nudelo (ĉine huomian). Oni flosigas malgrandan potkovrilon sur la bolanta akvo en granda poto kaj poste tranĉe nudeligas la paston en la akvon kun vaporo ellasanta el ĉirkaŭo. Kiam oni elakvigas la nudelon, ĝi estas nek dura nek mola, kaj eĉ bongustega se vi ĝin spicas. Ĉar tian nudelon kune "inventis" geedza paro, oni nomas ĝin "kunul-nudelo".

[此贴子已经被作者于2008-3-26 23:02:32编辑过]

--  作者:ardo
--  发布时间:2008/3/24 22:19:40
--  

Certe estas tri strangaj aferoj en Urbo Zhenjiang;

unue:la aroma vinagro ne putrigxas dum longtempa deponado.

Due:la rostita pork-piedo ne apartenas al plado,kiun oni mangxas kaj trinkas teon cxiumatene.

Trie:la vermicxelo estas kuirita kun la kovrilo de kuirpoto,tia vermicxelo estas pli bongusta.

Cxu mi skribis gxustan pri tiuj strangaj aferoj? 

[此贴子已经被作者于2008-3-24 22:22:26编辑过]